Itala anarkiismo kiel movado ekis ĉefe el la influo de Miĥail Bakunin,[1] Giuseppe Fanelli, kaj Errico Malatesta. El tio ĝi etendis por inkludi figurojn kaj epizodojn de kontraŭleĝismo, individuisma anarkiismo, kaj anarkisindikatismo. Ĝi partoprenis en la revolucia agado de la biennio rosso kaj survivis al faŝismo. La sinteza Itala Anarkiisma Federacio aperis post la Dua Mondmilito kaj tiele malnovaj frakcioj kune kun platformismo[2] kaj insurekcia anarkiismo pluas ĝis nune.